Aktuale.info

La planfazo de "Esperanto aktuale"

E@I planas konstrui informportalon surbaze de teknikaj solvoj de la litova retpaĝaro Esperanto-mozaika.

Sed ĝi estos multlingva, tre fleksebla kaj facile uzebla por ĉiuj. Finfine la ekstera publiko povus ekhavi bonan lokon por informiĝi pri agado de esperantistoj en diversaj lingvoj. La celo de la projekto estas ne anstataŭigi nunajn informpaĝojn, sed kunligi fortojn de ĉiuj informemaj personoj kaj per komunaj fortoj konstrui ion vere bonan. Prizorgantoj de la nunaj informpaĝoj, diversaj Esperanto-organizoj, ekhavos eblon reklami siajn servojn kaj sian agadon en multaj lingvoj al ekstera publiko.

Nuntempe okazas la planfazo de la projekto, kiun financas Esperantic Studies Foundation . Dum ĝi estas serĉataj kunlaborontoj, kolektataj ideoj, okazas plankunsidoj ks.

Novaĵoj

2008.06.20 - estis decidite, ke la oficiala nomo de la projekto estu "aktuale.info".
2008.06.18 - estis elektita logotipo por la projekto, ĝi videblas sur tiu ĉi paĝo.
2008.06.15 - por la projekto estis aĉetita ankoraŭ unu domajno - aktuale.net, do nun entute ekzistas aktuale.net, aktuale.info kaj aktuale.com; laŭ la plano la ĉefa estos aktuale.info, la ceteraj nur plusendos al ĝi.
2008.06.14 - de ESF estis aprobita buĝeto por laborkunsidoj pri la projekto kaj projekt-prezentoj dum UK en Roterdamo.
2008.06.01 - anoncita konkurso de logotipoj, diversajn variantojn eblas trovi ĉi tie.
2008.05.26 - estis kreita Powerpoint-prezento pri la projekto por la Ĵurnalista Kongreso en Litovio, dum kiu la projekto kelkfoje estos prezentita.
2008.05.22 - estis kreitaj viki-paĝoj por la projekto.
2008.04.19 - aprobo de la monpeto por la realiga fazo de ESF.
2008.03.24 - finverkita kaj sendita monpeto pri la realiga fazo al ESF.
2008.02.09-10 - en Poznano (Pollando) okazis unua laborkunsido de la kernaj kunlaborantoj pri la projekto, dum kiu elektiĝis la kerna teamo por la realiga fazo de la projekto kaj pripensitaj diversaj flankoj de la estonta paĝaro.
2007.12.31 - kreiĝis grupo-listo ĉe Google.
2007.11.01 - komenciĝis planfazo de la projekto.

Utilaj ligiloj kaj dokumentoj

Se vi volas sekvi evoluon de la projekto kaj/aŭ planas iel kunlabori, vi povas aliĝi al nia listo ĉe Google, en kiu ni pridiskutas la projekton kaj de tempo al tempo sendas novaĵojn pri ĝi.