Rezolucio de 1993
La Ĝenerala konferenco,
Memorigante la Rekomendon pri Edukado por Internacia Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco de 1974 kaj la Rekomendojn de la internacia Kongreso pri Paco en la mensoj de la Homoj (Yamoussoukro, Ebura Bordo, 1989),
Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por ĉiuj povas ludi en la antaŭenigo de paco kaj de interpopola kompreniĝo,
Memorigante la rezolucion IV.1.4.422-4224, per kiu la Ĝenerala Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",
Memorigante la rezolucion 11.11, per kiu la dudek-tria sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron plu sekvi "kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Ŝtatojn- Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado",
Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj stukoj pri aŭtomata tradukado, ekzamenado de la speciala rolo kiun povas ludi lingvo kiel Esperanto povas montriĝi aparte grava,
Petas la Ĝeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la movado disvastiganta Esperanton: (a) en la Sinteza raporto pri ellaborado de instruprogramoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la kampo de edukado por internacia kompreniĝo, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, (b) en la redaktota manlibro pri gvidaj principoj por komunikado de pac-valoroj,
Petas tiucele la Ŝtato-membrojn raporti pri la agado plenumita kiel sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn.
Ĝenerala Konferenco de UNESCO, Parizo, 1993.


