Ludoj
Ludoj en Esperanto-medio
Ludoj, furoraj en Esperanto-kulturo
- Ĉiujare en Germanio okazas Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj - KoKoLoRES.
- Dum ĉiu granda junulara Esperanto-renkontiĝo ekzistas ludejo. Tie la partoprenantoj povas konatiĝi kun ludoj de diversaj landoj kaj kune amuziĝi. Pluraj ludoj taŭgas ankaŭ por Esperanto-komencantoj aŭ helpas ekzerci la lingvon.
- Kelkaj internacie konataj tabloludoj fariĝis aparte popularaj en la Esperanto-medio, ekzemple La koloniantoj de Katano kaj TransAmerica (aŭ TransEuropa).
- Multnombran aron da simpatiantoj inter junaj esperantistoj trovas la Homlupa ludo, kiu samtempe estas bona parola kaj interkona ekzerco, taŭga ankaŭ por komencantoj. Ekzistas ankaŭ esperantlingvaj reguloj kaj kartoj por tiu ludo.
- El kartludoj oni ofte ludas la simplan ludon Uno (taŭgan ankaŭ por komencantoj), sed foje oni ankaŭ organizas turniron de pokero.
- Ŝatataj estas ankaŭ ludoj, kie oni tute ne bezonas aŭ apenaŭ bezonas paroli, ekzemple konstruado de la turo Jenga, aŭ pantomimaj ludoj kiel ŝaradoj.
- Kiel plenvaloran vesperan programon de Esperanto-renkontiĝoj oni aranĝas Esperanto-versiojn de internacie famaj televidaj konkursoj kiel "Kiu volas esti milionulo", "La plej malforta ĉenero" aŭ "Superstelo de Esperantujo".
- Por malkovri interesaĵojn de la loko, kie okazas renkontiĝo, kiel programero ofte aperas geokaŝado (geocaching), kaj tiun ludon multaj esperantistoj ludas ankaŭ hejme. Artikolo pri la ludo en gazeto \"Kontakto\".
- En la virtuala mondo Dua Vivo (Second Life) ekzistas komunumo de esperantistoj kaj okazas virtualaj kursoj de Esperanto.
Literaturo pri ludoj en Esperanto
- Esperanta poeto Kálmán Kalocsay en la kolekto "Izolo" dediĉis unu poemon al la temo "Ludo".
- En esperanta versio de Wikipedia ekzistas portalo pri ludoj.
- La tuta numero de la revuo Kontakto (2004:4) temis pri ludoj.
- Esperanta periodaĵo La Gazeto regule aperigas artikolojn pri la ludoj.
- La revuo AmUzE, eldonata en Bulgario, okupiĝas interalie pri ludoj.
- Priskriboj de pluraj ludoj aperis libroforme.
- Lingvaj interferoj estas analizo de esperantaj homofonoj kun kompletigaj ekzercoj.
Esperantlingvaj diskutoj pri ludoj
- Ekzistas esperantlingva retpoŝta grupo pri intelektaj ludoj: http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-intelektludoj.
- Esperantistoj diskutas pri la futbalo en retpoŝta diskutgrupo per-esperanto-futbalo: http://de.groups.yahoo.com/group/per-esperanto-futbalo.
Esperantistaj ludantoj
- La mondmajstrinoj pri ŝako, fratinoj Zsuzsa, Zsófia kaj Judit Polgár, lernis Esperanton, estinte infanoj.
- Pluraj elstaraj ludantoj de la konata ruslingva intelekta kvizludo Kio? Kie? Kiam? estas esperantistoj.
- Kelkaj aktivaj esperantistoj fake okupiĝas pri ludoj, ekzemple laboras kiel raportistoj en internaciaj turniroj.
Ludoj kun nomo aŭ alia elemento en Esperanto
- Por reklami la Someran Olimpikon 2008 en Pekino, McDonald's lanĉis interretan ludon The Lost Ring, en kiu ses homoj vekiĝis senkonsciaj kun esperantlingva tatuo "trovu la ringon perditan". La ludo estas ankaŭ bazita sur kodekso, skribita en Esperanto.
- Kelkaj komputilaj ludoj havas sian nomon en Esperanto, ekzemple Batalo, Vagabondo aŭ Stelo.
- La kaprompiloj de Jacques Ferroul estas liverataj kun regularo en Esperanto.
- Mallongaj esperantaj vortoj kiel "OVO" ofte aperas en krucvortenigmoj en nacilingvaj gazetoj.
- Esperanto foje konsistigas enigman parton en tendaraj serĉludoj.
En Esperanto ludeblaj ludoj
Lingvaj ludoj
- Samopiniuloj estas simpla ĉiutaga interreta ludo por serĉi similajn vortojn.
- Kelkajn interagajn lingvolernajn ludojn proponas lernu!.
- Lingvolernajn ekzercojn eblas trovi ankaŭ ĉe Edukado.net.
- Ekzistas multaj kolektoj de esperantaj krucenigmoj: http://www.ophicinadigital.com, http://krucenigmoj.tripod.com, http://koplushia.tripod.com.
- Pendumito estas esperanta versio de la konata ludo "Hangman".
- Litertriso kaj Vortaris estas lingvoludoj, inspiritaj de Tetris.
- Lingva labirinto kreas fadenojn el parencaj vortoj pri sama temo.
- ENIGMO estas komputila divenludo kun enigmoj pri diversaj temoj.
- Pluraj komputilaj ludoj okupiĝas pri kreado de vortoj el literoj.
- En la Ĉapelludo oni devas aldoni ĉapelojn super ĝustajn literojn en esperanta teksto.
- En Kriptogramo literoj anstataŭas aliajn literojn.
- La programo Anagramoj produktas ĉiujn anagramojn de la ricevita vorto.
- La Ŝablona Serĉilo helpas krei krucenigmojn.
Interkulturaj ludoj
Instruan metodon bazitan sur interkulturaj ludoj proponas la paĝaro Interkulturo: http://www.interkulturo.net/metodiko/ludi_kaj_konkludi.php, http://www.interkulturo.net/metodiko/ekzercoj.php.
Komputilaj ludoj
- Batalo por Vesnot' estas laŭvica komputila strategia ludo en fantasta medio, tradukita en Esperanton.
- Cantr II estas interreta rolludo, kiu havas celon simuli socion. Ekzistas oficiala Esperanto-versio.
- La ludo Maniac Mansion Deluxe estas tradukita en Esperanton kaj senpage elŝutebla.
- La malfermfonta arkada ludo Ri-li estas tradukita en 19 lingvojn, inkluzive Esperanton.
- Billy estas profesie farita senperforta ludo, kiu aperis origine en Esperanto.
- La retejo Esperanto.com proponas fabelan ludon Poma kuko por Halovino.
- Pacmanio estas origine kreita en Esperanto kaj inspirita de la tradicia ludo Pacman.
- Stelo estas tute esperantlingva ludo kun verda stelo kiel ĉefrolulo.
Tabulludoj, kartludoj, enigmoj kaj ceteraj
- Ludanto.org enhavas kelkdekon da simplaj ludoj kaj enigmoj.
- Pli ol 70 ludojn enhavas la retejo Ludoj en Esperanto.
- La ludservilo BrainKing, kiu proponas plurajn retajn ludojn, uzeblas en Esperanto.
- La kolekto de Java-ludoj Pepere havas esperantan tradukon.
- Eblas ludi Skrablon (Scrabble) en Esperanto per interreto kontraŭ alia ludanto aŭ komputilo.
- Ekde 1958 ekzistas Esperanta Ŝak-Ligo Internacia kaj kreiĝis pluraj terminaroj pri la ŝakludo en Esperanto.
- Goo estas populara inter esperantistoj en Japanio samkiel ekster ĝi. Ekde 1979 ekzistas Esperantista Go-Ligo Internacia kaj laste aperis ankaŭ retaj ludejoj por esperantistoj.
- Oni povas lerni pri solvado kaj generado de Sudoko en Esperanto.
- Ekzistas esperantlingva enkonduko al pokero kaj terminaro por tiu kartludo.
- Iam estis... estas kartludo, en kiu ludantoj komune kreas fabelon. La regularo troveblas ĉi tie.
- Okazis provo pri esperantigo de la ludoj Monopolo kaj Diplomatio.
- Ĉina ŝako estas pli vigla versio de la kutima ŝako.
- Ekzistas paĝaro kun esperantlingvaj instrukcioj por origamio.
- Haveno estas loko, kie esperantistoj kune konstruas virtualan mondon.
- Pluraj aliaj paĝoj enhavas kolektojn de diversaj ludoj: http://www.xtec.cat, http://www.foessmeier.name, http://pagesperso-orange.fr, http://arcade.ya.com.








