Dato: 19-05-2012

Enkonduko

Esperanto estas bona ilo por solvi lingvajn problemojn ĉe internacia komunikado de la homaro, sed kiel ĉiel ĝi estas uzata jam nun? La ĉefa uz-kampo de Esperanto certe dum jardekoj estas neoficialaj internaciaj kontaktoj, kion oni nomas "popola diplomatio".

Ekzistas tamen multaj aliaj kampoj de utiligo de Esperanto. Inter ili:

Interreto. Disvastigo de Interreto bone influas ĉiujn dissemitajn lingvajn komunumojn, certe ankaŭ esperantistojn. Nun oni havas eblecon ĉiutage utiligi la lingvon, ne nur dum ĉeestaj kunvenoj sed aldone en babilejoj, novaĵejoj, retpoŝtaj grupoj ktp. Pro ekzisto de efika interreta instruado, aperis centoj da homoj, kiuj uzas Esperanton dum jaroj sen sperto de ĉeesta komunikado.

UK 2009
 

Esperanto-renkontiĝoj. Plej diversaj kongresoj, someraj tendaroj, festivaloj ktp. uzas Esperanton kiel sian ĉefan lingvon. Ekde la unua amasa kongreso en Boulogne-sur-Mer (Francio, 1905) tio iĝis tre populara utiligo de Esperanto. Okazas diverstemaj amasaj kunvenoj (plej elstaras la Universala Kongreso) kaj ankaŭ specialigitaj (Kongreso de fervojistoj, Renkontiĝo de katamantoj, Ĉampionado pri tabloteniso ktp.)

Ĝemelurboj. Dum la projektoj de ĝemelaj urboj oni en kelkaj kazoj enkondukas Esperanton kiel la komunikan ponto-lingvon. Tiaj projektoj okazas en pluraj mondo-partoj. Ofte infanoj de ambaŭ (aŭ pluraj) landoj lernas Esperanton kaj sekve dum la komunaj eventoj, interŝanĝoj, kulturaj festivaloj k.s. uzas ĝin por reciproka komunikado.

Internaciaj familioj. Ekzistas eble milo da internaciaj familioj, kies ĉefa interna lingvo estas Esperanto. Tiaj familioj ofte aperas, kiam du homoj el diversaj lingvaj fonoj konatiĝas dank' al Esperanto: iĝas por ili facile kaj plej logike daŭrigi sian komunikadon en tiu lingvo. Laŭ pritakso de Ethnologue.com, ĝis 2 mil personoj en la mondo estas denaskaj parolantoj de Esperanto.

Korespondado. Ekde la unuaj jaroj de sia ekzisto Esperanto helpis internacian (ĉefe privatan) korespondadon. Multajn homojn ravas la ebleco lerni unu lingvon por havi korespondantojn en diversaj landoj de la mondo.

Kontakto
 

Periodaĵoj. En Esperanto aperas pluraj gazetoj, ĉirkaŭ deko inter ili estas konataj internacie (Esperanto, La Ondo de Esperanto, Monato, Kontakto, La Gazeto, Literatura Foiro kaj aliaj). Plejparto de periodaĵoj estas organoj de lokaj Esperanto-organizoj (landaj aŭ ofte urbaj) kaj de diversaj organizoj (ekzemple revuo "Esperanto" estas organo de la Universala Esperanto-Asocio). Kvankam ĉeftemo de esperantistaj gazetoj estas ofte Esperanto kaj ĝia uzo, kelkaj gazetoj, ekzemple "Monato" kaj "Kontakto" estas ĝeneraltemaj. Legado de tiaj internaciaj periodaĵoj ofte havigas pli reliefan imagon pri okazaĵoj, pro internacia kontribuado al la enhavo.

Literaturo. Tuj ekde sia apero Esperanto estis aktive uzata por verkado de originala beletro (poezio kaj prozo). La unua romano, "Kastelo de Prelongo", aperis en 1907. Informoj pri pli ol 450 aŭtoroj, kiuj verkis/as en Esperanto, troveblas ĉe http://esperanto.net/literaturo/autor. Kompreneble aperas ankaŭ multaj beletraj tradukoj en Esperanton de naciaj literaturoj.

Akademio Internacia de la Sciencoj
 

Scienco. Kvankam sciencaj publikaĵoj en Esperanto ne estas tre oftaj, la lingvo estas uzata por scienco kaj altnivela instruado. Esperanto estas laborlingvo de la Internacia Akademio de Sciencoj San-Marino: rezulte de tio en kelkaj landoj de Orienta Eŭropo (Estonio, Rumanio kaj Rusio) ekzistas universitatoj, kies studentoj devige lernas Esperanton kaj devas ĉe diplomiĝo verki en Esperanto resumon de sia studfina verko. Ekde 1920-aj multo estis farita pri ellaboro de terminaroj, aperis terminologiaj vortaroj por kemio, fiziko, medicino, juro kaj aliaj sciencoj.

Propedeŭtiko. Esperanto facilige influas postan lernon de aliaj lingvoj, kion subtenas kelkaj lernejaj eksperimentoj. Ekzistas lernejoj, kie oni instruis aŭ daŭre instruas Esperanton antaŭ eklerno de alia lingvo (plej ofte temas pri lingvoj romanidaj: franca aŭ itala) por rapidigi studon. Nuna plej granda tia eksperimento kun infanoj de bazlernejo okazas en Britio sub la nomo "Springboard to languages".

Komerco. Ekzistas unuopaj ekzemploj de sukcesa uzo de Esperanto por komerci – por internaciaj projektoj, kreo de multlingvaj Interretaj paĝaroj, kunordigo de internacia turismo kaj aliaj. Ekzistas organizo "IKEF" - "Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo", kies celo estas ĝuste antaŭenigi Esperanton en komerco kaj ekonomio per ĝia praktika uzado.

Politiko kaj propagando. Dum la Malvarma milito kelkaj landoj el la socialisma landaro (ĉefe Bulgario, Ĉinio kaj Hungario, malpli grave Pollando kaj Sovetunio) uzis Esperanton por propagandi socialismon. En Ĉinio estas regule renovigataj informpaĝaroj en Esperanto de Ĉina Radio Internacia, por kiuj profesiaj ĵurnalistoj kaj tradukistoj laboras. Nuntempe ĉefe verduloj parte agnoskas Esperanton kaj ĝian rolon por protekti kaj konservi naciajn lingvojn (de kiuj multaj malgrandaj estas danĝerigitaj kaj minacas al ili malapero). Krom tio aperis en Francio kaj sekve ankaŭ en Germanio memstara politika partio, fondita de esperantistoj sub la nomo "E-D-E" - "Eŭropo-Demokratio-Esperanto".