Dato: 19-05-2012

Lingvaj festivaloj

Saluton, mondo!
 

Lingva festivalo estas mallongdaŭra aranĝo, unutaga, semajnfina, posttagmeza, en kiu lingvoj estas instruataj per mallongaj provlecionoj nomataj fulmokursoj aŭ lingvoprezentoj. Lingvoprezento daŭras 30-40 minutojn. La lingvoprezentoj okazas po kelkaj samtempe, tiel ke venintoj al la festivalo ĉiam povas elekti inter kelkaj lingvoj. La laborlingvo de festivalo estas la loka lingvo de la urbo, kie la festivalo okazas: la celpubliko estas lokaj loĝantoj kun intereso al lingvoj.

Ĉiuj lingvoj estas bonvenaj en la lingva festivalo: grandaj kaj malgrandaj, parolataj kaj ne plu parolataj. Foje publiko de la lingva festivalo travivas unikajn spertojn: kiel dum la prezento de la malnov-persa lingvo en Sankt-Peterburgo, kiam la prezentanto alportis argilon tiel ke ĉiuj provu mem kompreni kaj uzi kojnoskribon. En kelkaj festivaloj krom la lingvoprezentoj okazas ankaŭ facilaj prezentoj de lingvistikaj branĉoj, ekzemple fonologio.

Lingvajn festivalojn ofte organizas (aŭ kunorganizas) loka esperantista grupo, tial Esperanto estas kutime inter la plej bone prezentitaj lingvoj. Dum lingva festivalo vizitantoj konatiĝas kun multaj lingvoj kaj la lingva diverseco ĝenerale, rezulte granda parto de ili poste eklernas iun novan lingvon aŭ minimume rifuzas de popularaj antaŭjuĝoj pri lingvoj (pri belsoneco, primitiveco kaj simile).

La koncepton de lingvaj festivaloj kaj ankaŭ la unuan lingvan festivalon en la franca urbo Tours (1995) kreis usona esperantisto Dennis Keefe. Li poste grave kontribuis al evoluo de la lingvofestivala movado en la mondo kaj interalie organizis lingvajn festivalojn en Ĉinio.

La plej granda kvanto de urboj, kie okazas lingvaj festivaloj, estas eble en Rusio. La plej granda kaj tradicia estas tie la festivalo en Ĉeboksari (Ĉuvaŝio), kiu okazas ekde 1996 ĉiuaŭtune kaj daŭras semajnfinon. La ĉeboksara lingva festivalo iĝis grava parto de la kultura vivo en sia urbo. Festivaloj okazas ankaŭ en Ivanovo, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Tiĥvin, Uljanovsk, Volgograd.

La plej granda Lingva Festivalo laŭ nombro de ĉeestantoj estas tiu de la Universitato de Nanjing en Ĉinio (10-11 de majo 2008), kun 13547 ĉeestantoj en 250 lingvoprezentoj de 72 lingvoj kaj dialektoj.

Dennis Keefe, la fondinto de la festivala ideo, diras, ke organizi la unuan festivalon estas facile. Sufiĉas nur trovi ejon kun kelkaj klasĉambroj kaj prezentantojn de pli ol dek lingvoj. Li rakontas pri sia sperto en http://www.linguafest.info.