Dato: 19-05-2012

Herzberg

ICH Herzberg
La domo, en kiu troviĝas la Interkultura Centro Herzberg

Herzberg am Harz estas urbo en la sudo de Malsupra Saksio, ĉe la suda rando de Harco, ekzakte tie, kie la rivereto Sieber eliras el la mezmontaro Harco. Ĝi situas en distanco de 32 km nordoriente de Göttingen kaj 90 km sud-sudoriente de Hannover.

En Herzberg troviĝas la Interkultura Centro Herzberg (ICH). Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio, krome ĝi estas kulturcentro de Universala Esperanto Asocio. Esperanto ankaŭ plenumas gravan rolon en la kunlaboro de Herzberg kun la pola partnera urbo Góra. Ekde la 12-a de julio 2006 Herzberg uzas oficialan kromnomon "la Esperanto-urbo". Por tio voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberg-a urboparlamento. Poste urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.

En Herzberg en multaj lokoj eblas vidi dulingvajn ŝildojn - en la germana kaj Esperanto. Ankaŭ sur la turisma oficejo pendas grandega bonveniga tabulo en du lingvoj.