Ĝenerale
"Esperanto-aktuale" estas multlingva senkosta retejo-informejo pri la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia kulturo: gramatiko, historio, movado ks. Grava parto de la paĝaro konsistas el novaĵoj pri Esperanto, lingva politiko kaj rilataj aferoj. Kunlaborante kun multaj esperantistoj tra la mondo ni strebas, ke en tiu ĉi paĝaro ĉiam estu troveblaj ĉiuj plej gravaj kaj aktualaj informoj pri ĉio, kion parolantoj de Esperanto opinias grava. Ĝuste pro tio la paĝaro nomiĝas "Esperanto-aktuale".
Fono
La projekto "Esperanto-aktuale" naskiĝis el la litovlingva paĝaro pri Esperanto - "Esperanto mozaika". Sukceso de tiu paĝaro donis inspiron ekhavi similan projekton en multaj lingvoj. Tiamaniere naskiĝis ideo pri multlingva, informriĉa paĝaro, kiu povus esti interesa al homoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj lingvoj ĝenerale.
La organizo E@I petis por la projekto subtenon ĉe la fondaĵo ESF kaj jen en novembro 2007 komenciĝis planfazo de la projekto, kiu daŭris ĝis la aprilo 2008. Junie 2008 la kerna teamo komencis realigi la projekton. Ekde tiam la paĝaro konstante evoluas kaj pligrandiĝas. La paĝaro ekzistas kaj funkcias nur dank' al kunlaboro de multaj personoj. Se vi havas iujn ideojn, komentojn aŭ interesiĝas pri kunlaboro, kontaktu nin!.


