Subtenantoj
La projekton Esperanto-aktuale finance subtenas la usona esplorfondaĵo \"Esperantic Studies Foundation\" (ESF). La teamo, kiu realigis la paĝaron estas parto de la organizo Edukado@Interreto (E@I).
Esperantic Studies Foundation
Esperantic Studies Foundation (ESF) fondiĝis en 1968, per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj E. James Lieberman, unuavice por subteni kaj stimuli la evoluigon de la anglalingva faka literaturo pri Esperanto. Iom post iom la uzado de Esperanto en edukado fariĝis unu el la prioritataj zorgoj de ESF.
Vi ankaŭ povas subteni la paĝaron. Legu ĉi tie, kiel eblas tion fari.


